Edo Erao(3) de la antaua pagho


Kaikoku, forjheto de la sinizolada politiko

Sub Tokugawa Reghimo japana socio tenis stabilecon dum 250 kaj kelkaj jaroj.
En 1641 la registaro de Shôgun limigis internacian havenon nur al Nagasaki kaj malpermesis komercon inter eksterlandoj escepte de Nederlando kaj Chinio. Oni nomas chi tiun politikon "sakoku" (nacia sinizolado). Unuj el historiistoj diras, ke chi tiu sinizolada politiko fortenis Japanion de internaciaj konfliktoj kaj certigis stabilecon de japana socio. Aliflanke ili diras, ke la politiko ghemis disvastighon de japana socio en la internacia socio. Kvankam nun oni varie taksas chi tiun politikon, tamen fakte pro la politiko la okazo por ke japanoj rekte kontaktas kun eksterlanduloj estis preskaue perdita.

Pro tio la subita alveno de usona militshiparo multe ekfrapis chiujn japanojn. En 1853 kvar usonaj militshipoj sub la komando de Admiralo M. C. Perry alvenis al Uraga, la enirejo de Edo (Tokia) Golfo. Perry postulis al Japana Registaro malfermadon de havenoj en Japanio.
Verdire antau ilia alveno Kapitano de Nederlanda Faktorio en Nagasaki* informis tion al Japana Registaro, t.e. la registaro de Shôgun. Plue la militshiparo de Perry ankris en Ryûkyû (Okinawa)** antau ol la alveno al Uraga. Malgrau tio la registaro de Shôgun ne povis preni rimedon kontrau ilia alveno. Post granda konfuzo la registaro aranghis kun Perry la Pakton pri amikeco inter Japanio kaj Usono en 1854.

* En Nagasaki estis establita faktorio de la Orient-Hinda Kompanio (de Oostindische Compagnie) de Nederlando. Sub la sinizolada politiko la komerco inter Japanio kaj Nederlando estis efektivigita che la faktorio. Japanoj nomis la chefon de la faktorio "Kapitan" (kapitano). Li havis devon informi internacian situacion al Shôgun chiujare. Tial la registaro de Shôgun sufiche kaptis novajhojn pri internacia situacio.

** Tiutempe Ryûkyû (Okinawa) estis formale sendependa reghlando spite ke ghi estis protektata de la Feudo de Satsuma en la suda parto de Kyûshû ekde 1609. Perry aranghis la pakton ankau kun Ryûkyû Registaro sur revena vojo de Japanio. Ryûkyû Reghlando estis aneksita al Japanio en 1879.

Tiel la sinizolada politiko de Japanio estis subite chesigita pro premo de eksterlando. En 1858 Usono aranghis la pakton pri komenrco kun Japanio. Poste Japanio aranghis ghin kun Britio, Francio, Nederlando kaj Rusio. La pakto devigis malfermado de kvin havenoj, Hakodate, Kanagawa (efektive Yokohama ), Niigata, Hyôgo (efektive Kôbe ) kaj Nagasaki. Lau la pakto Yokohama (Jokohamo) estis malfermita en 1859, kaj restado por komerco de eksterlandanoj en Edo estis permesita. Plue diplomatoj de Usono kaj Britio komencis rezidon en Edo.

En la 18-a jarcento Rusio, kiu jam atingis al la orienta ekstremo de la Eurazia Kontinento, komencis sudeniri en Nordorienta Azio por gajni negraciighan havenon. Aliflanke ekde la 16-a jarcento japanoj penetris en Ezochi (au Yezochi, nuna Hokkaidô ), kie loghis popoloj ainu***. En la fino de la 18-a jarcento ofte japanoj kaj rusoj rekte renkontis en Sahhaleno, Kuriloj au regiono apud Ohhocka Maro. En tia cirkonstanco unuj el intelektuloj avertis invadon de Rusio.

*** Ainu (ajnoj) estas praloghantoj en la insuloj Hokkaidô (Hokkajdo), Sahhaleno kaj Kuriloj. Tiatempe japanoj nomis ilin "ezo" (au "yezo;" ). Tial japanoj nomis la insulon "Ezogashima" (la insulo de ezo) kaj la ilia loghejon "Ezochi" (Ezo-lando). La lingvo de ainu multe diferencas de japana lingvo. Pro la forta asimiliga politiko de Japana Registaro multo de ainu perdis sian lingvon. Unu statistiko diras, ke nun pli ol 24 miloj da ainu loghas en Hokkaidô.

En 1840 Chinio estis venkita de Britio en la Opia Milito. Chi tiu fakto estis sciigita al japanoj post kelka tempo. Pro tiu novajho unuj el regantoj kaj intelektuloj konsciis krizon pri sendependeco de Japanio. Tiel inter japanoj naciisma sento ghermis. Pro malamo al fremduloj unuj el ili farighis shovinistoj kaj apelaciis forigon de fremduloj. Oni nomas ilin "jôi-ha" (kontraubarbaristoj). Aliflanke mallerteco en internacia traktado de la registaro de Shôgun senesperigis japanajn popolojn. Unuj el ili esperis regadon de la tennô (imperiestro) anstatau la shôgun kaj apelaciis efektivigon de la imperiestra reghimo. Oni nomas ilin "sonnô-ha" (rojalistoj). La shovinistoj kaj la rojalistoj kunlaboris unu la alian ("sonjô-ha" : rojal-shovinistoj) kaj ofte teroris ilian kontrauulojn.

La arangho de la pakto pri komerco kun Usono en 1858 estis malaprobita de Imperiestro en Kyôto (Kioto). Malgrau tio audacis ghin I'I Naosuke, kiu estis Tairô**** de la registaro de Shôgun. Kaj li kiel diktatoro severe subpremis rojalistojn. Shovinistoj kaj rojalistoj koleregis kontrau tio. En Marto en 1860 Naosuke estas asasinita de rojalistaj samurai che Sakuradamon, unu el la pordegoj de la kastelo Edo-jô. Tio estas la komencigho de la disfalo de Tokugawa Reghimo.

**** Tairô (Grand-ministro) estas unu el postenoj de la registaro Shôgun. Sub Tokugawa Reghimo la registaro estis kutime administrata de kelkaj ministroj nomataj "rôzyû". Sed en eksterordinaraj okazoj Tairô estis establita super rôzyû. Ili estis ivestitaj el la feudomastroj, kiuj estis heredaj vasaloj de la domo Tokugawa.

La pordo Sakuradamon Sakuradamon estas unu el la pordegoj de la kastelo Edo-jô, kiu nun estas Imperiestra Palaco. Antau chi tiu pordego I'I Naosuke estas asasinita en 1860.

La fino de Tokugawa Reghimo

Pro la asasino che Sakuradamon en 1860 Shôgun kaj lia registaro perdis sian autoritaton. Nacia opinio dividighis kaj la politika malordo plimultighis.
En unuj el la feudoj rojal-shovinistoj gajnis potencon. Precipe en la feudoj Satsuma, Chôshû kaj Tosa* ili estis tre radikalaj. Tamen post la realaj bataloj kontrau eksterlandoj** ili shanghis sian opinion de forigo de fremduloj al foligo de la registaro de Shôgun. Oni nomas ilin "tôbaku-ha" (kontrau-shôgun-istoj).

* La feudo Satsuma trovighis en la suda ekstremo de Kyûshû, kie nun estas la gubernio Kagoshima. Ekde 1609 ghi submetis la reghlandon Ryûkyû en regadon. La feudo Chôshû trovighis en la okcidenta ekstremo de Honshû, kie nun estas la gubernio Yamaguchi. Kaj la feudo Tosa trovighis en la apudpacifika bordo de Shikoku, kie nun estas la gubernio Kôchi.
La feudmastroj de Satsuma (la familio Shimazu) kaj Chôshû (la familio Môri) estis kune venkita de TOKUGAWA Ieyasu en la batalo che Sekigahara en 1600. Pro tio post la batalo ili estis grandskale reduktitaj sian feudojn de Ieyasu. Shajnas, ke ilia sento kontrau la familio Tokugawa t.e. Shôgun estis tre delikata.

** En 1862 unu samurai de la feudo Satsuma murdis anglojn per glavo sur la chefvojo che Namamugi proksime de Yokohama. La traktado pri kompenso abortis kaj en la sekva jaro brita militshiparo bombardis la urbon Kagoshima kiel vengho.
En la sama jaro, 1863, Chôshû praktiki la forigon de fremduloj (jôi) kaj bombardis eksterlandajn shipojn, kiuj trapasis Shimonoseki Markolon. Kontrau tio militshiparo de Britio, Francio, Nederlando kaj Usono bombardis la urbon Shimonoseki kiel vengho en 1864.
Pro la severa malvenko kondukantoj de ambau feudoj ekkonis diferencon pri militaj aferoj inter Japanio kaj eksterlandoj kaj neceson de interna reformo kaj modernigo.

En 1866 la registaro de Shôgun atakis la feudon Chôshû, kiu estis la plej radikala. Sed en la batalo la nemoderna armeo de Shôgun estis venkita de la modernigita armeo de Chôshû. Satsuma ne kunlaboris kun la registaro de Shôgun en chi tiu batalo. Char jam estis aranghita la alianco inter Satsuma kaj Chôshû.
La malvenko en chi tiu batalo estis fatala por la registaro de Shôgun. En la 9-a de Novembro en 1867 [en japana kalendaro, la 14-a de Oktobro]*** che Kioto la 15-a Shôgun TOKUGAWA Yoshinobu anoncis, ke li "redonis" la potencon al Imperiestro ("taisei-hôkan" : la redono de la potenco). Yoshinobu planis, ke dum konfuzo de la imperiestra kortego li restarigos la shôgun reghimon.
Sed malgrau lia plano kondukantoj de Satsuma kaj Chôshû gajnis la potencon de la kortego per shtatreverso, kaj ili anoncis la starigo de nova registaro de Imperiestro en la nomo de Meiji Imperiestro en la 3-a de Januaro en 1868 [la 9-a de Decembro en la antaua jaro] ("ôsei-fukko" : la restauro de monarkio).

*** Ghis la fino de 1872 en Japanio oni uzis lunan kalendaron, kiu devenas de Chinio. Datoj de japana kalendaro estas pli posta ol datoj de gregoria kalendaro chirkau unu au du monatojn. En la 1-a de Januaro en 1873 Japana Registaro enkondukis gregorian kalendaron. En chi tiu frazo mi indikas la datojn en japana karendaro en la parentezoj [ ].

En la 27-a de Januaro [la 3-a de Januaro] en 1868 la armeo de eks-Shôgun batalis che suda chirkauurbo de Kioto kun la aremeo de Imperiestro, kies kerno estis la armeo de Satsuma kaj Chôshû, kaj estis venkita. Yoshinobu fughis de Ôsaka (Osako) al Edo. La imperiestra registaro rekonis lin kiel la malamiko kontrau Imperiestro, kaj la imperistra armeo marshis orienten por submeti lin. Kontrau tio Yoshinobu rezignis reziston kaj sin enfermis en la templo Kan'eizji en Ueno por esprimi modestecon. Kvankam per sensangversha kapitulaco de la kastelo Edo-jô en la 3-a de Majo [la 11-a de Aprilo] oni pene evitis stratbatalon en la urbo Edo, tamen unuj el vasaloj de Shôgun ne akceptis tion kaj sin enfermis en Ueno por rezistado. Sed ilia rezistado estis kvietigita per kelkaj kugloj da bombardo de la imperiestra armeo en la 4-a de Julio [la 15-a de Majo].
En la 6-a de Aprilo [la 14-a de Marto], kiu tago estis la antaua tago de la antaudecidita atako kontrau la kastelo Edo-jô, la imperiestra registaro en Kioto manifestis sian principon: regado de la imperistro kaj reformo de japana socio. Tiel komencighis la reformo nomata "Meiji-ishin".
En la 3-a de Septembro [la 17-a de Julio] la imperiestra registaro shanghis la nomon de la urbo Edo al Tôkyô (Tokio), kies signifo estas "la orienta chefurbo". Post tio la registaro komencis transmeti siajn funkciojn kaj organojn.

Tiam Tokio komencis pashon kiel la chefurbo de Japanio en moderna epoko.



... Al la antaua chapitro : "Antau ol Edo"

Al la sekvanta chapitro : "Tokia Erao" ...



... Al la unua pagho de "Historio de Tokio"

la 28-an de Novembro,1997
modifita la 30-an de Majo, 1999
skribita de ISIDA Satosi