Historio de Tokio

Historio de la urbo Tokio komencighis en 1590, kiam TOKUGAWA Ieyasu eniris kaj komencis regi Kantô regionon.
La urbo estis nomata "Edo" (au "Yedo" ) ghis 1868. Post kiam Ieyasu tenis hegemonion en 1600 kaj li estis investita kiel shôgun en 1603, Edo farighis fakta chefurbo malgrau tio, ke Kioto(Kyôto) estis nominala chefurbo.
En 1868 Tokugawa reghimo finighis kaj Meiji registaro estis fondita. La nova registaro shanghis la nomon de Edo al "Tôkyô" (Tokio) kaj oficiale translokis chefurbon de Kioto al Tokio en 1869.
Kvankam Tokio ricevis grandan damaghon de la granda tertremo en 1923 kaj la Dua Mondmilito, tamen ghi okupas la pozicion de la plej granda urbo en Japanio.

  1. Antau ol Edo --- antau la 16-a jarcento

  2. Edo Erao --- de la fino de la 16-a jarcento ghis 1868

  3. Tokia Erao --- post 1868


Al la unua pagho de "Gvidpagho de Tokio"


Al la Hejmpagho

ekskribita la 31-an de Augusto, 1997
laste modifita la 29-an de Majo, 1999
skribita de ISIDA Satosi