
En 1457 ÔTA Sukenaga (Dôkan) konstruis chi tie
kastelon nomatan "Edo-jô" .
Li estis intendanto de la familio Ôgigayatsu-Uesugi,
unu el la 4 branchaj familioj de la familio Uesugi.
En tiama tempo la familio Uesugi
bazighis sur la urbo Kamakura
kaj regis Kantô.
Por regado de la familio, Edo estis grava bazo.
Pro tio Dôkan konstruis
la kastelon Edo-jô chi tie.
Apud la kastelo bazaro estis malfermita kaj la urbeto prosperis.
Sed, post kiam Dôkan estas asasinita pro interna konflikto
de la familio Uesugi en 1486, la urbeto malprosperis.
Char la interna konflikto pligrandighis
ghis tutreginona konflikto en Kantô.
Post la mezo de la 15-a jarcento,
kiam dispartighis la centra registaro en Kioto,
la tiama chefurbo de Japanio*,
konfliktoj okazighis ne sole en Kantô
sed en la tutlando
En la tuto de Japanio regionaj militaj potencoj ripetas konfliktoj
unu la alian dum unu jarcento.
Oni nomas chi tiun epokon "la Militregna Epoko"
(Sengoku-jidai ).
* En 1336 ASHIKAGA Takauji estabis sian militan potencon che Kioto, kaj li nomunighis al shôgun (shoguno) en 1338. Ashikaga Reghimo estis koalicia potenco de la familio Ashikaga kaj kelkaj potencaj feudomastroj nomataj daimyô . Kvankam ghi prosperis en la komenco de la 15-a jarcento, tamen konfliktoj inter daimyô senchese okazighis. En 1467 la familio Ashikaga kaj la registaro dispartighis pro tio, kiu heredos la seghon de la shôgun, kaj ili batalis en la urbo Kioto. Oni nomas chi tiun konflikton "Ônin no ran" (Ônin konflikto). Post tiu konflikto la registaro de Shôgun (Bakufu) perdis realan potencon, kaj fakte la centra registaro de Japanio malaperis.
Tra la konfliktoj en Kantô Regiono kreskis potenco
de la familio Go-Hôjô
(Posta-Hôjô ),
kiu metis sian bazon sur la urbo Odawara,
en la komenco de la 16-a jarcento.
Sed en la lasta duono de la jarcento che Kioto
establis sian potencon ODA Nobunaga,
sekve TOYOTOMI Hideyoshi.
Nobunaga kaj Hideyoshi intencis unuigon de Japanio,
kaj ghi plenumighis per ke Hideyoshi konkeris
la kastelon de la familio Go-Hôjô
che Odawara en 1590.
Post la batalo Hideyoshi donis la feudon
regitan de la familio Go-Hôjô
al TOKUGAWA Ieyasu,
la plej potenca generalo en siaj subuloj**.
En tiu tempo Ieyasu elektis la teron Edo
kiel la bazo por regi sian feudon, Kantô Regiono.
**TOKUGAWA Ieyasu estis propre feudomastro en la provinco Mikawa (la orienta duono de la gubernio Aichi en nuna tempo), same kiel ODA Nobunaga, feudomastro en la provinco Owari (la okcidenta duono de la gubernio Aichi en nuna tempo), dum TOYOTOMI Hideyoshi devenis de kamparano en Owari kaj estis subulo de Nobunaga. En 1568 Nobunaga ekokupis Kioton kaj establis sian potencon, sed en 1582 li estis murdita de sia subulo. En tiu tempo la plej esperhavaj kandidatoj al la heredanto de Nobunaga estis Hideyoshi kaj Ieyasu. Post multaj taktikoj kun 2 fojaj bataloj Ieyasu omaghis al Hideyoshi en 1584, tamen la potenco de Ieyasu estis la plej forta en subuloj de Hideyoshi.
Mapo de Suda Kantoo en la 16-a jarcento (reduktita)
Alklaku la mapon. Do vi povas aliri al la pagho,
kie chi tiu mapo estas projekciita en propra mezuro.
Kial li elektis la kastelon de Edo kiel sia bazo?
La kialo ekzistas en situacio de la urbo.
La urbo Edo sin lokas sur la centro de
la vasta feudo de Ieyasu.
Ghi proksimighas al la bushoj de tri grandaj riveroj,
Ara-kawa, Tone-gawa
kaj Futohi-gawa (Watarase-gawa),
kiuj trafluas fekundan Kantô Ebenon*.
Oni povas transporti grandan kvanton da frajtajhoj
de Norda Kantô per riversihpoj.
Plue Edo frontas al la golfo Edo-wan
--- nun oni nomas ghin Tôkyô-wan (Tokia Golfo),
kiu malfermas al Pacifika Oceano.
Pro tio Edo estas ligita per mara vojo
al Ôsaka , kiu proksimas al Kioto kaj
estis tiama ekonomia centro de Japanio.
Kiam Ieyasu enloghighis en Edo, li unue komencis disvolvon de la kastelo Edo-jô. Samtempe li konstruis stratojn sur la tero antau sia kastelo, kaj tien li venigis komercistojn kaj metiistojn. Kun Ieyasu ankau liaj multaj subuloj enloghighis. Ilia enloghigho naskis la urbon Edo.
* Kun la konstruado de la urbo Edo li komencis ekspluati Kantô Ebenon. Per kanalizi en la centro de Kantô Ebeno Tone-gawa kaj Watarase-gawa estis ligitaj kaj senpere malfermitaj al Pacifika Oceano en la komenco de la 17-a jarcento. Pro tio Edo estis ligita per surakva trafiko al apudpacifikaj urboj en Tôhoku Regiono, kiu estas grava produktejo de rizo, marproduktajhoj ktp.
En 1598 TOYOTOMI Hideyoshi mortis che Kioto dum sia invado al Koreio**. Kvankam Hideyoshi nomumis sian ses jaraghan filon Hideyori kiel sia heredanto, tamen reale popoloj atendis la plej grandan potenculon Ieyasu. En 1600 Ieyasu venkis siajn oponantojn en la batalo che Sekigahara, kaj li gajnis hegemonion en tuta Japanio. En 1603 li estis investita kiel "Seii-taishôgun" (Grand-generalo por konkeri barbarojn), t.e. "Shôgun" ("Generalo" au "Shoguno")***. Li ne metis sian politikan bazon sur Kioto, sed sur Edo kiel antaue. Nu Edo farighis reala chefurbo sub Tokugawa Reghimo.
**la invado al Koreio de TOYOTOMI Hideyoshi : Post kiam Hideyoshi plenumis unuigon de Japanio, li intencis konkeron al Chinio. Li devigis al Koreio kondukon por sia konkero, sed Koreio rifuzis lian devigon. Pro tio li komencis invadon al Koreio en 1592. Kvankam japana armeo okupis Seulon, la chefurbo de Koreio, tamen pro rezisto de koreaj volontuloj kaj laboro de mararmeo sub la komando de Admiralo I Sunsin ghi ricevis multan damaghon. Plue en 1593 japana armeo estis venkita de korea kaj china aremeo che Pjongjango (Pyeong-yang). Japanio kaj Chinio komencis traktadon por paco, sed Hideyoshi ne estis kontenta pri ghia entenajho. Refoje li ordonis la invandon en 1597. Tamen pro lia morto la invado estis chesita, kaj japana armeo sin retiris de Koreio en 1598.
***Seii-taishôgun estas propre titolo de generalo por konkeri neomaghintojn en nord-orienta parto de Japanio. La unua Seii-taishôgun estas ÔTOMO no Otomaro investita en 794. En 1192 MINAMOTO no Yoritomo, kiu estis estro de la potenco en la urbo Kamakura establita de samurai (militistoj), estas investita kiel Seii-taishôgun. Post tio oni rigardas la seii-taishôgun (ghia mallongita titolo estas "shôgun", t.e. shoguno) kiel la komandanto de chiuj samurai kaj la estro de la potenco de samurai. Post regado de Ashikaga potenco en la 14-a kaj 15-a jarcento kaj dum la kaoso pro milito en la 16-a jarcento ruinighis malnova regantaro, korteganoj kaj religiaj potencoj, kaj anstataue samurai farighis la sola regantaro. Per la venko che Sekigahara kaj la investigho al la shôgun Ieyasu gajnis la seghon de la absoluta reganto en Japanio.
**** La fona desegnajho nomighas "mitsuba-aoi" (trifolia alceo), kiu estas blazono de la familio Tokugawa kaj estis simbolo de la shôgun.