En 1635 la registaro de Shôgun (Bakufu ) reguligis sistemon nomatan "sankin-kôtai" : chiuj feudomastroj devas restigi sian legitimitan edzinon kaj heredonton che Edo kiel garantiuloj kaj ili devas iri kaj reveni inter sia feudo kaj Edo chiujare por ricevi audiencon de Shôgun kiel vasalo. Por tio ili devis havi domegon ne sole en sia feudo sed ankau en Edo kaj dislokigi siajn vasalojn, kiuj servas che la domego en Edo. Kvankam ankau tio bezonis grandengajn elspezojn al feudomastroj, sed pro tio multe da samurai loghis en Edo.
Sub Tokugawa Reghimo samurai vivis prefere kiel oficistoj kaj ekuzektivanoj, ol kiel militistoj. Sed ili nature ne estas produktantoj. Ilia vivado necesigis liverantojn de iliaj chiutagaj manghajhoj kaj uzajhoj. Tial ankau multe da metiistoj kaj komercistoj estis kolektitaj. Ili estis nomataj "chônin" (civiluloj). Kiam nombro de la loghantoj plimultighas, oni bezonas diversspacajn servantojn. Tiel al Edo des pli multaj loghantoj kolektighis.
En Marto de 1657 (en japana kalendaro: Januaro de la 3-a jaro de Meireki ) Edo estas atakita de granda brulego nomata "la granda brulego en Meireki ". Char preskau chiu konstruajho estis farita el ligno, Edo ofte farighis viktimo de grandaj brulegoj en vintro, kiam forta kaj seka sezona vento trablovas. Chi tiu brulego ruinigis du trionojn da parto de la urbo kaj dek miloj da popoloj mortis pro ghi. Post la brulego la registaro de Shôgun komencis grandan transformadon de la urbo. Kaj domegoj de feudomastroj kaj domoj de chônin kaj temploj estis translokigitaj kaj redislokigitaj lau urboplano. Tiel elfarighis la skeleto de la urbo Edo, kaj ankau akutualaj stratoj en Tokio sin bazas sur ghi.
En tiu tempo ankau chiuj feudomastroj konstruis urbon apud sia kastelo kiel la chefurbo de sia feudo. Tiajn urbojn oni nomas "jôkamachi" (apudkastelaj urboj). Edo, kie ekzistis la registaro de Shôgun, estis la plej granda jôkamachi.
Mapo de la urbo Edo en la 18-a jarcento (reduktita)
Alklaku la mapon. Do vi povas aliri al la pagho,
kie chi tiu mapo estas projekciita en propra mezuro.
Sur la centro de la urbo trovighas la kastelo.
Ghi estis loghejo de Shôgun,
kaj tie ekzistis lia registaro.
La kastelo sin lokas sur la ekstremo de Musashino Platejho,
kaj la pliokcidentaj kvartaloj ol la kastelo disvastighas
sur ondanta altajho nomata Yamanote.
Plejmulto de tiuj kvartaloj en Yamanote
estis por samurai.
Iliaj loghejoj estis aranghitaj lau ilia klaso kaj posteno.
Feudomastroj, la plej altklasaj samurai,
havis du au tri domegojn.
Unu el ili sin lokis apud la kastelo kaj estis nomata
"kami-yashiki" (la supra domego),
kiu estis ilia oficiala domego.
La alia sin lokis sur chirkauo de la urbo kaj estis nomata
"shimo-yashiki" (la malsupra domego),
kiu estis ilia persona.
Unuj el iliaj domegoj okupis vastan terenon
kaj nun estas uzataj kiel palacoj de imperiestraj familianoj
au terenoj por shtataj organoj, universitatoj, parkoj ktp.
En la urbo Edo, la sidloko de la registaro de Shôgun,
loghis multo da liaj senperaj vasaloj.
El ili mezklasaj samurai nomataj "hatamoto"
(uloj apud la standardo de Shôgun)
laboris kiel burokratoj sub la registaro.
La kvartalo nordokcidenta de la kastelo nomata Banchô
estis unu el la kvartaloj, kie loghis samurai en tia klaso.
Malaltklasaj samurai nomataj "gokenin"
(vasaloj de Shôgun) laboris
kiel oficistoj de la organizoj de la registaro
au kiel militistoj rekte ligitaj al Shôgun.
Ili loghis en fiksitaj kvartaloj lau siaj postenoj.
Ekzemple oficistoj de Machibugyôsho
(Oficejo de Machibugyô )* estis
nomataj per ilia loghejo
"Hatchôbori".
Ofte ili estis nomataj "hatamoto hachiman-ki"
(okdek mil rajdoj da hatamoto )**.
Ili ja estis la propraj soldatoj de Shôgun
kaj garantiis lian militan potencon super la feudomastroj.
*Machibugyô estas unu
el bugyô (prefektoj)
de la registaro de Shôgun.
Kutime du el hatamoto estis investitaj
kiel Kita-machibugyô
(Machibugyô en la nordo)
kaj Minami-machibugyô
(Machibugyô en la sudo),
kaj ili sin sharghis civilan regadon en la urbo Edo
alterne en chiu monato.
Machibugyô estas ofte komparata kun
la Prefekto de la gubernio, la polico kaj
la distrikta tribunalo de Tokio en la aktuala tempo.
La oficejo de Machibugyô estas nomata
"Machibugyôsyo".
La norda trovighis apud Gofuku-bashi (Ponto Gofuku ),
kie nun trovighas la stacio Tokio, kaj
la suda trovighis apud Sukiya-bashi (Ponto Sukiya ),
kiu nun estas la okcidenta enirejo al Ginza,
la plej fama prospera kvaratalo en Tokio.
**En japana lingvo la nombro "ok" havas la signifon "granda kvanto", ankau 80 au 808 signifas same.
La aliaj gravaj loghantoj en la urbo Edo estis
chônin; kiuj sin okupis per komerco, metio
au diversaj servoj.
En la komenco de la 19-a jarcento pli ol miliono da popoloj
loghis en Edo,
kaj pli ol duonon de la loghantoj okupis chônin.
Sed la kvartaloj por ili okupis nur chirkau 30 procentoj
de la teritorio de la urbo.
La kvartaloj estis sekciitaj en multaj chô,
kaj en respektivaj chô loghis komercistoj au metiistoj
grupigitaj lau iliaj profesioj.
Ekzemple en Kôya-chô loghis
kôya(tinkturistoj),
kaj en Kaji-chô loghis kaji-ya(forghistoj).
Same Bakuro-chô ---
bakurô(chevalmakleristoj),
Hatago-chô --- hatago-ya(hoteloj),
Gofuku-chô --- gofuku-ya(shtofkomercistoj),
Ryoogae-chô ---
ryoogae-ya(monshanghistoj), ktp.
Por esprimi grandecon de la urbo Edo
oni ofte nomis ghin
"Ô-edo Happyaku-ya-chô"
(la 808 kvartaloj en Grand-Edo).
La kvartaloj por chônin chefe distribuis en malaltejo
nomata "Shitamachi".
Aparte multaj kvartaloj el ili estis dislokitaj en la distriktoj
Kanda, Nihombashi kaj Fukagawa.
La distrikton Nihombashi reprezentas la ponto Nihombashi
(Nihon-bashi), ekde kiu komecighas kvin chefvojoj.
Tie ankau nuntempe estas metita la deirpunkto de la naciaj vojoj.
Apud la ponto multaj magazenoj svarmis,
kaj ili formis ekonomian centron de la urbo Edo.
En la randoj de la urbo multaj budhismaj temploj estis dislokigitaj
por defendo de la urbo.
Char en la teritorioj de la temploj oni povis dislokigi soldatojn.
Kaj pro religia penso oni kredis,
ke la temploj defendas la urbon kontrau diabloj.
La templo Zôjô-ji en Shiba
kaj la templo Kan'ei-ji en Ueno
estis fonditaj kaj zorgataj de la registaro de Shôgun.
La templo Sensô-ji en Asakusa
estas tiel malnova,
kiel oni diras , ke ghi devenas en la 7-a jarcento,
kaj multaj popoloj vizitis ghin.
En la urbo multaj shintoismaj temploj estis fonditaj kaj zorgataj
de loghantoj.
Precipe Inari, dio en la formo de vulpo, estis kredataj
de multaj popoloj kiel dio de komerco.
Cetere nenie trovighis kristanaj eklezioj en la urbo Edo.
Char kristanismo estis severe malpermesitaj de la registaro.
La fekunda Kantô Ebeno, en kiu Edo sin lokis,
tamen donis malrichan rikolton de rizo,
kiu estas la plej chefa manghajho por japanoj.
Char en la ebeno tia malalta kaj malseka tero estas malvasta,
sur kia tero rizo bone kreskas.
Malgrau tio la granda longhantaro de la urbo Edo
bezonis grandkvantan provizon de rizo.
Plue sub Tokugawa Reghimo
la slajro de samurai estis liverita per rizo.
La rizo funkciis kiel la moneroj.
Pro tio rizo estis enportita per shipoj
de Ôsaka (Osako),
la plej granda ekonomia centro en Japanio.
Inter Edo kaj Ôsaka
regula navigo estis malfermita.
Sur la navigo multaj shipoj iris kaj venis
por alporti al Edo diversajn provizajhojn:
rizo, sake (sakeo: japana alkohholajho el rizo),
shtofoj, ceramikajhoj, ktp.
Male de rizo legomoj estis prozivizitaj de la chirkauurbo.
Sur Kantô Ebeno apud la urbo Edo
progresis kelkaj famaj produktejoj de legomoj au fruktoj.
Ankau fishoj kaj marherboj estis provizitaj de la maro
antau la urbo.
La vorto "edomae" (de la maro antau Edo)
estas la adjektivo, kiu prezentas la freshecon de la fishoj.
Apud la ponto Nihombashi multaj fishbazaroj
estis malfermitaj kaj prosperis.
En la komenco loghantoj de la urbo Edo dependis
sian trinkakvon de subtera akvo.
Tamen en la malalta tereno en la orienta parto de la urbo
la akvo estis malkonvena.
Char en ghi marakvo enighis.
Pro tio estis konstruita de Ieyasu la akvedukto
nomata "Kanda-jôsui"
(Kanda Akvedukto)
en la fino de la 16-a jarcento.
Ghi enkondukis akvon de la rivero Kanda-gawa,
kiu devenas de la okcidenta parto de la urbo,
kaj provizis la akvon per subteraj duktoj el ligno.
Sed disvastigho de la urbo kaj plimultigho de la loghantaro
bezonis pluan provizon de trinkakvo.
Tial la registaro de Shôgun konstruis
la alian akvedukton nomatan "Tamagawa-jôsui"
(Tamagawa Akvedukto).
Ghi serchis sian fonton al la rivero Tama-gawa,
unu el la grandaj riveroj fluantaj en Kantô Ebeno.
Ghi enkondukis akvon che Hamura
kaj kondukis per la 43 km da kanalo al la urbo.
Malgrau sia skalo ghia konstruado bezonis nur 16 monatojn.
Ghi plenumighis en 1654.
La registaro tre severe gardis ghian purecon.
Post kelkfojaj plibonigoj ghi estis uzata ghis 1965.
Male de la bontenita akvedukta sistemo
kloaka sistemo preskau tute ne progresis en la urbo.
Char en la urbo efektivighis tia sistemo,
kia ekskrecio de la loghantoj estis uzataj kiel sterko
en kampoj de la chirkauurbo.
Regule kamparanoj venis en la urbo
kaj malplenigis necesajn fosojn.
Plue ankau ruboj estis regule kolektitaj kaj uzataj
por porderigi la antauan maron.
Pro tio Edo (ankau aliaj urboj en Japanio) estis
multe pli pura ol europaj urboj en la sama tempo.
Puramaj japanoj tre shatas sin bani en abunda varma akvo.
Tamen la registaro severe limigis uzadon de fajro.
Char en la urbo Edo tre ofte okazighis grandaj brulegoj.
Pro tio multaj publikaj banejoj estis estabilitaj
apud chiuj stratoj en la urbo.
Tie chiuvespere popoloj kolektighis por sin bani
kaj pasigis tempon babilante.
La aliaj salonoj por popoloj en Edo
estis teatretoj nomataj "yose".
Tie estis prezentitaj diversaj popularaj spektakloj:
rakugo (komika rakonto), teatrajheto, magiajho, ktp.
En la tri agnostitaj teatroj estis prezentitaj
japanstilaj muzikteatrajhoj nomataj "kabuki".
Popoloj pasigis unu tagon por viziti la teatrojn.
Ankau turniroj de sumô (japanstila lukto)
estis popularaj.