Antau ol Edo

Loko, kie nun disvastighas la urbo Tokio, estis soleca kaj sovagha far de centro de Japanio antau ol la 15-a jarcento. Tokia Golfo (Tôkyô-wan) eniris pli profunde ol nuntempo, kaj terzono, kiu nun estas nomata Shitamachi, estis malalta kaj malseka tero farita per sedimentigho de Sumida-gawa (Ara-kawa) kaj aliaj riveroj. Unuj scienculoj diras, ke la malnova nomo de Tokio "Edo" havas signifon "pordo de golfeto" kaj devenas de tia terena formo.
Tian solecan scenon en tiama tempo ni povas imagi per jena rakonto en "Ise-monogatari"*.

Iam viro (oni diras, ke li estas ARIWARA no Narihira**) vojaghis kun siaj kelkaj amikoj en Azuma (= Kantô regiono) for de Miyako (La Chefurbo t.e. Kioto).
Kiam ili transpasis la riveron Sumida-gawa, ili trovis fremdan birdon. Pramisto diris, "Ghia nomo estas miyakodori (birdo de Miyako)". Tiam la viro versis jene:

Do chiuj en la boato larmis sopirante sian foran hejmon en Miyako.

Rimarkoj
*Ise-monogatari estas unu el famaj klasikaj literaturajhoj verkita chirkau en la 10-a jarcento. Ghi estas konsistita el 120 kaj kelkaj mallongaj rakontoj pri amo kun versoj. Neniu scias, kiu verkis chi tiun verkon. Sed multaj versoj de ARIWARA no Narihira estas enmetitaj en ghi.
**ARIWARA no Narihira (naskighis en 825 kaj mortis en 880) estas reala persono kaj nepo de Heizei Imperiestro. Li estas fame konata bona versisto kaj partoprenis en la projekto redakti la antologion de versoj, "Kokin-wakashû". Kvankam oni konsideras lin kiel "la viro" en "Ise-monogatari", tamen rakontoj en tiu verko estas fikcio.

Nun neniom ni povas trovi tian solencon en tiama tempo. Tamen kelkaj loknomoj chirkau Sumida-gawa devenas de chi tiu rakonto; ekzemple: Narihira-bashi (Ponto Narihira), Kototoi-bashi (Ponto Kototoi : "kototoi" (demando) devenas de "koto towamu" (mi demandu) en la verso), ktp.


... Al la unua pagho de "Historio de Tokio"

Al la sekvanta chapitro : "Edo Erao" ...


la 31-an de Augusto,1997
modifita en la 29-an de Majo, 1999
skribita de ISIDA Satosi