Pri TOKIO

TOKIO, en japana lingvo Tôkyô (oni elparolas ghin en japana lingvo "tookjoo") estas la chefurbo de Japanio. Ghi sin lokas en sudorienta parto de Honshû, kiu estas chefa kaj la plej granda insulo en Japanaj Insuloj. La nomo de la urbo "Tôkyô" havas du uzmanierojn: unue ghi varolas la gubernion Tokio kaj alie la urbon Tokio.

La gubernio Tokio (en japana lingvo: Tôkyô-to) estas unu el 47 gubernioj en Japanio. Kvankam en japana lingvo la sufikso "ken" estas adaptebla al Esperanta vorto "gubernio", tamen nur al la gubernio Tokio oni speciale aplikas sufikson "to", kiu signifas "chefurba gubernio". La gubernio Tokio ampleksas 2 183 km2, kaj tie loghas 11 733 605 homoj (en 1995). Koncerne al la popolnombro Tokio estas unu el la plej grandaj urboj en la mondo.
Fona desegnajho de chi tiu pagho estas folio de la ginko, kiu estas unu el emblemoj de la gubernio Tokio. La ginko estas populara arbo por popoloj en Tokio. En Novembro ginkaj aleoj kolorigas flave stratojn en Tokio.
La gubernio Tokio estas kunmetita per tri partoj: Tokubu au Nijûsan-ku (23 Ku), Tama kaj Tôsho.


TOKUBU (au 23 KU)

La parto nomata Tokubu au 23 Ku, kiu estas kunmetita per 23 "ku" (administraj distriktoj), estas chefparto de la gubernio Tokio, kaj ghi valoras la urbon Tokio en pli strikta senco. Cetere sub la aktuala sistemo la urbo Tokio ne estas sola komunumo. En Japanio oni nomas urban komunumon "shi". Do, nun ne ekzistas sola urba komunumo "Tôkyô-shi" (ghis 1942 Tôkyô-shi estis sola komunumo, sed ghi estis unuigita kun la gubernio Tokio), sed la 23 administraj distriktoj chiu aparte estas memstaraj komunumoj. La urbo Tokio, t.e. la 23 ku okupas la orientan parton de la gubernio Tokio, ghia amplekso estas 618 km2 kaj tie 8 milionoj da homoj loghas (en 1995).

La urbo Tokio frontas al la plej profunda parto de Tokia Golfo (Tôkyô-wan), kiu malfermighas al Pacifika Oceano. Post la urbo vastighas fekunda Kantoa Ebeno (Kantô-heiya), kiu estas la plej vasta ebeno en Japanio. En 1590, kiam TOKUGAWA Ieyasu enloghighis kiel la reganto de Kantô Regiono, li metis sian citadelon che la urbeto Edo. Pro la venko en civila milito en 1600 li gajnis la hegemonion en Japanio, kaj en 1603 li investighis la unuan shôgun (shogunon) de Tokugawa Reghimo. (La titolo "shôgun" propre signifas generalon, kaj en la feudisma epoko ghi estis la titolo de la efektiva reganto de Japanio.) Ekde tio Edo efektive okupis la pozicion de la chefurbo de Japanio. Chi tiu urbo Edo ja estas la antaua pozicio de la urbo Tokio.

La urbon Tokion ni povas sekciigi en du partojn. La orienta parto nomata "Shitamachi" sin lokas sur delto de kelkaj grandaj riveroj. Proksimume chi tiu kvartalo estas okupita de loghejoj de plebanoj kaj fabrikoj. Aliflanke la okcidenta parto nomata "Yamanote" sin lokas sur platejho kaj proksimume estas okupita de loghejoj de altagrandanoj. Sur la limo de chi tiuj du kvartaloj trovighas la kastelo, kie loghis sinsekvaj shogunoj kaj nun loghas Imperiestro. Cetere nun tia diferenco inter Shitamachi kaj Yamanote farighas iom nebula.



"La kastelo de Edo" (Edo-joo), kiu nun estas la Imperiestra Palaco (Kookyo).

Al la komenco de chi tiu pagho


TAMA

La okcidenta parto de la gubernio Tokio estas nomata Tama au San-tama (3 regionoj en Tama), char chi tiun regionon oni sekcias en tri distriktojn: Kita Tama (Norda Tama), Minami Tama (Suda Tama) kaj Nishi Tama (OkcidentaTama). Kita Tama estas najbara kvartalo de Yamanote kaj farighas chirkauurba loghkvartalo. Minami Tama kaj Nishi Tama estas monteta zono lau Rivero Tama-gawa. De la 1960-aj jaroj sur montetoj de Minami Tama estas konstruata grandskala loghkvartalo nomata Tama New Town. Almonta loko de Rivero Tama-gawa en Nishi Tama estas nomata Oku-tama (Interna Tama). Tie restas vasta arbaro, tial chi tiu kvartalo estas intima ekskursejo por popoloj en Tokio.
Pri Tama New Town kaj pri la urbo Tama (Tama-shi) vidu chi tiun paghon.


Al la komenco de chi tiu pagho


TÔSHO

"Tôsho" signifas "insuloj"-n. Al la gubernio Tokio partoprenas pluraj insuloj, kiuj vicighas sude de Honshû: Izu Insuloj, Ogasawara Insuloj kaj kelkaj izolitaj insuletoj en Pacifika Oceano. Ankau Minami-torishima (Suda Birda-insulo; angla nomo: Marcus) en la 153 gradoj de la orienta longitudo, kiu estas la orienta ekstremo de Japanio, kaj Oki-no-torishima (Fora Birda-insulo; angla nomo: Parece Vela) en la 20 gradoj de la norda latitudo, kiu estas la suda ekstremo, partoprenas al la gubernio Tokio. La plejparto el ili estas vulkanaj insuloj. En 1986 Vulkano Miharayama de Ôshima eruptis kaj nun ghi estas aktiva. Ankau Miyakejima eruptis en 1983. En proksima marteritorio ofte eruptas submaraj vulkanoj. Cetere Oki-no-torishima kaj kelkaj insuletoj estas ne vulkanaj insuloj sed koralarifoj.

Izu Insuloj estas kunmetitaj de 9 chefaj insuloj (Ôshima, Toshima, Niijima, Shikinejima, Kôzushima, Miyakejima, Mikurajima, Hachijôjima kaj Aogashima) kaj kelkaj insuletoj. Char chi tiuj insuloj estas proksima al la cheflando de Japanio, de frua tempo japanoj enloghighis ilin. Ghis la 19-a jarcento chi tiuj insuloj estas konataj kiel "insuloj de deportitoj".

Ogasawara Insuloj estas subtropikaj insuloj, kiuj ampleksas norde de Tropiko de la Kankro. Ghia angla nomo "Bonin Islands" devenas de japana vorto "bunin", kies signifo estas "senlogha". Char ghis la 19-a jarcento, kiam enloghighis havajdevenaj homoj, neniu loghis en chi tiuj insuloj. En 1875 Usono kaj aliaj rekonis , ke chi tiuj insuloj partoprenas al la japana teritorio, kaj japanoj enloghighis. En la lasta stadio de La Dua Mondmilito chi tiuj insuloj farighis batalejo. Precipe che Iôjima (Iwoto) japana armeo kaj usona armeo batalis furioze. Post la milito Usono okupis chi tiujn insulojn ghis 1968. Nun chirkau 2,000 homoj loghas en 2 chefaj insuloj, Chichijima kaj Hahajima. Kaj en Iôjima garnizonas japana kaj usona armeoj.

Al la komenco de chi tiu pagho



Al la unua pagho de "Gvidpagho de Tokio"


Al la Hejmpagho

skribita de ISIDA Satosi

ishato@tt.rim.or.jp

la 17-an de Novembro, 1996
(modifita la 29-an de Augusto, 1997)
(ree modifita la 28-an de Majo, 1999)