Pri la urbo Tama

 pejzagho de Tama Center

pejzagho de centra parto de Tama New Town
(fotita en la 28-a de Nov. 1996)

La urbo Tama (en japana lingvo: Tama-shi) sin lokas en sudokcidenta regiono de la gubernio Tokio (Tôkyô-to). De la centro de Tokio ghi estas en la distanco de 30 km kaj bezonas 30 minutojn per trajno. Ghia urba teritorio, kiu ampleksas 21 km2, estas okupita de Tama Montetoj.

"Tama" estas tiel malnova loknomo, kiel ghi trovighas en la plej malnova poetaro en Japanio, "Man'yôshû", redaktita en la 8-a jarcento. Tamen la origina signifo de la nomo "Tama" estas malcerta. Char dum la antikva tempo Tama estis unu el la centroj de Kanto Regiono (en tiu tempo oni nomis chi tiun regionon "Azuma"), malnova chefvojo trapasis nunan teritorion de la urbo Tama. Tie, kie la vojo transiras la riveron Tama-gawa, estis establita bariero. Oni diras, ke "Sekido", kiu estas malnova nomo de unu kvartalo en la urbo Tama, devenas de chi tiu bariero (en japana lingvo "seki"). Ankau nun la ponton, kiu transiras la riveron che la sama loko, oni nomas "Sekido-bashi".

Ghis la 1960-aj jaroj chirkauo de la urboteritorio estis kamparo kaj arbaro kovris la montetojn. Tiutempe japana ekonomio estis altgrade kreskanta, kaj tre multaj homoj enfluis en Tokion. La popolnombro de Tokio eksplodeme plimultighis, kaj tio seriozigis mankon de loghejoj por popolo en Tokio. Pro tio Municipo Tokio (la gubernio Tokio) kaj Japana Shtato projektis konstrui grandskalajn loghkvartelojn en chirkauurobo de Tokio. Tama New Town, kiu estas konstruata sur Tama Montetoj, estas unu el ili.

La konstruado de Tama New Town komencighis en 1966 kaj ech nun ghi ankorau estas progresanta. Lau la progreso de la konstruado plimultighis loghantoj de la loghkvartalo. Tiama kampara vilagho transformighis en loghejan urbon. En 1976 naskghis la ekzekutiva urbo "Tama-shi". Lau la censo en 1995, en la urbo Tama loghas 148 mil homoj. La plejmulto de laboruloj, kiu loghas en la urbo, laboras en Tokio, kvazau ili loghus nur por dormi. Japanoj nomas tian urbon "bed-town" (urbo por enlitighi). La urbo Tama estas la plej tipa bed-town.


Al la Hejmpagho

skribita en la 11-a de Decembro, 1996

ishato@tt.rim.or.jp