Por skribi "supersignitajn (chapelitajn) literojn"
de Esperanto oni havas kelkajn manierojn.
En chi tiuj paghoj mi adoptas
"Zamehofan manieron".
Tio signifas, ke mi skribas ilin
"ch", "gh","hh", "jh",
"sh" kaj "u"
lau la artikolo de La Fundamenta Gramatiko de Zamenhof.
Por transskribi japanlingvajn vortojn en latinajn literojn
oni uzas du sistemojn en Japanio:
unu el ili estas ghenerale nomata
"kunrei-shiki"
(la ortografio lau la kabineta instrukcio),
kaj la alia estas nomata "Hebon-shiki"
(la ortografio lau Hepburn).
"Hebon-shiki" (la ortografio lau Hepburn)
estas elpensita de kuracisto el Usono, J. C. Hepburn,
kiu venis al Japanio por misia laboro,
en la 1860-aj jaroj lau la ortografio de angla lingvo.
"Kunrei-shiki"
(la ortografio lau la kabineta instrukcio)
estas reguligita en 1937 sur la bazo de kejkaj proponoj
pri transskribado lau japanlingva fonologia sistemo.
La diferenco inter chi tiuj du ortografioj estas kiel jene:

Post la Dua Mondmilito Japana Registaro sub la okupado de Usona Armeo reguligis la unuigitan ortografion chefe lau la ortografio "kunrei-shiki". Sed nun ech registaraj organizoj chefe uzas la ortografion "Hebon-shiki".
Kvankam mi preferas la ortografion "kunrei-shiki"
pro tio, ke lau mia opinio ghi pli bone akordas
kun la fonologia sistemo de japana lingvo,
tamen en chi tiuj paghoj mi uzas
la ortografion "Hebon-shiki".
Char ghi estas pli vaste uzata en praktiko.
Chi tie estas tabelo
pri skribado de respektivaj silaboj de japana lingvo
lau chi tiuj du ortografioj.
Propre lau la ortografio "Hebon-shiki" oni transskribas longajn vokalojn de japana lingvo en latinajn literojn per supermeti horizontalan linion (makrono : -) super la vokalaj literoj. Sed en chi tiuj paghoj mi anstatauigas ghin per cirkumflekso (^), char oni povas vidigi vokalajn literojn kun cirkumflekso per Latino-1. Cetere lau la ortografio "kunrei-shiki" oni transskribas longajn vokalojn per supermeti ne horizontalan linion sed cirkumflekson.
Suplemento : En mapoj kaj bildoj mi uzas la propran skribmanieron: al Esperantaj vortoj chapelitajn literojn, al longaj vokaloj de japana lingvo horizontalan linion lau la ortografio "Hebon-shiki".
skribita de ISIDA Satosi
ishato@tt.rim.or.jp