Tabelo de silaboj de japana lingvo

Jena tabelo prezentas silabojn de japana lingvo. En la tabelo chiujn silabojn mi prezentas respektive per tri transskrib-manieroj:

Kaj mi klasigas ilin en 15 grupojn lau elparolmaniero. Post chiuj grupoj mi prezentas la trafajn japanajn literojn: la supra estas nomata "Hiragana" kaj la malsupra estas nomata "Katakana".
Cetere la ordo de Hitagana kaj Katakana en chi tiu tabelo estas simple oportuneca. Ilia propra ordo estas kiel jene.



vokalaj au duonvokalaj silaboj

Kunrei
a
i
u
e
o
ya
yu
yo
wa
Hebon
a
i
u
e
o
ya
yu
yo
wa
Esper.
a
i
u
e
o
ja
ju
jo
ua*


Rimarko*: u de "ua" (en la kolono por Esperanto) estas regule skiribata per supersignita u.


velaj eksplodaj silaboj senvochaj

Kunrei
ka
ki
ku
ke
ko
kya
kyu
kyo
Hebon
ka
ki
ku
ke
ko
kya
kyu
kyo
Esper.
ka
ki
ku
ke
ko
kja
kju
kjo



velaj eksplodaj silaboj vochaj

Kunrei
ga
gi
gu
ge
go
gya
gyu
gyo
Hebon
ga
gi
gu
ge
go
gya
gyu
gyo
Esper.
ga
gi
gu
ge
go
gja
gju
gjo


dentaj frotaj silaboj senvochaj

Kunrei
sa
si
su
se
so
sya
syu
syo
Hebon
sa
shi
su
se
so
sha
shu
sho
Esper.
sa
shi*
su
se
so
sha*
shu*
sho*


Rimarko*: sh de "shi", "sha", "shu" kaj "sho" (en la kolono por Esperanto) estas regule skiribata per supersignita s.


dentaj frotaj silaboj vochaj

Kunrei
za
zi
zu
ze
zo
zya
zyu
zyo
Hebon
za
ji
zu
ze
zo
ja
ju
jo
Esper.
za
jhi*
zu
ze
zo
jha*
jhu*
jho*


Rimarko*: jh de "jhi", "jha", "jhu" kaj "jho" (en la kolono por Esperanto) estas regule skiribata per supersignita j.


dentaj eksplodaj silaboj senvochaj

Kunrei
ta
ti
tu
te
to
tya
tyu
tyo
Hebon
ta
chi
tsu
te
to
cha
chu
cho
Esper.
ta
chi*
cu
te
to
cha*
chu*
cho*


Rimarko*: ch de "chi", "cha" kaj "cho" (en la kolono por Esperanto) estas regule skiribata per supersignita c.


dentaj eksplodaj silaboj vochaj

Kunrei
da
zi**
zu**
de
do
zya**
zyu**
zyo**
Hebon
da
ji**
zu**
de
do
ja**
ju**
jo**
Esper.
da
jhi**
zu**
de
do
jha**
jhu**
jho**


Rimarko**: chi tiuj silaboj (lau Kunrei-shiki "zi", "zu", "zya", "zyu" kaj "zyo") estas apartigataj en skribado lau la japanligva ortografio pri Hiragana kaj Katakana de la respondaj silaboj en la dentaj frotaj vochaj, tamen en elparolo ili respektive estas samaj sonoj. Pro tio la ortografio por latina alfabeto, ambau Kunrei-shiki kaj Hebon-shiki, ne apartigas ilin kaj uzas samajn literojn. Do, ankau en Esperanto estas same.


dentaj nazaj silaboj

Kunrei
na
ni
nu
ne
no
nya
nyu
nyo
Hebon
na
ni
nu
ne
no
nya
nyu
nyo
Esper.
na
ni
nu
ne
no
nja
nju
njo



laringaj frotaj silaboj senvochaj

Kunrei
ha
hi
hu*
he
ho
hya
hyu
hyo
Hebon
ha
hi
fu*
he
ho
hya
hyu
hyo
Esper.
ha
hi
hu*
he
ho
hja
hju
hjo


Rimarko*: la silabo "hu" (lau Hebon-shiki "fu") estas iom aparta. Lau fonetiko ghia konsonanto precize ne estas laringa sed lipa frota. Kvankam lau Hebon-shiki oni skiribas ghin per litero f, sed preskau chiu el japanoj ne elparolas ghin kiel f en Esperanto, kiun oni elparolas per dento kaj lipo; japanoj elparolas ghin per du lipoj, supra kaj malsupra. Chi tiu konsonanto estas postesigno de elparolo en antikva japana lingvo. Cetere en Esperanto oni skribas ghin ankau per litero f.


lipaj eksplodaj silaboj vochaj

Kunrei
ba
bi
bu
be
bo
bya
byu
byo
Hebon
ba
bi
bu
be
bo
bya
byu
byo
Esper.
ba
bi
bu
be
bo
bja
bju
bjo



lipaj eksplodaj silaboj senvochaj

Kunrei
pa
pi
pu
pe
po
pya
pyu
pyo
Hebon
pa
pi
pu
pe
po
pya
pyu
pyo
Esper.
pa
pi
pu
pe
po
pja
pju
pjo



lipaj nazaj silaboj

Kunrei
ma
mi
mu
me
mo
mya
myu
myo
Hebon
ma
mi
mu
me
mo
mya
myu
myo
Esper.
ma
mi
mu
me
mo
mja
mju
mjo



dentaj fluaj silaboj

Kunrei
ra
ri
ru
re
ro
rya
ryu
ryo
Hebon
ra
ri
ru
re
ro
rya
ryu
ryo
Esper.
ra
ri
ru
re
ro
rja
rju
rjo



nazala silabo

Kunrei
n
Hebon
n, m
Esper.
n, m

Ankau chi tiu silabo estas aparta.
En la ortgrafio pri hitagana kaj katakana ghi estas skribata per unu serio da hiragana kaj katakana. Sed ghia elparolo estas variaj: antau la konsonantoj t, d, n, r, ghi estas elparolata kiel [n]; antau la konsonatoj p, b, m, kiel [m]; inter du vokaloj, per nazaligita vokalo de la antaua; ktp.
Pro tio, en la ortografio "Hebon-shiki" oni apartigas ghin tiel, kiel antau p, b, m oni skribas ghin per m, kaj krome per n, kvankam en la ortografio "kunrei-siki" oni skribas ghin chiam per n.
Cetere en la komuna japana lingvo neniu vorto komencighas per chi tiu silabo.

artika silabo

La alia aparta silabo en japana lingvo estas nomata "sokuon" (artikulacio) au "tsumaru oto" (shtopita sono), kiun oni skribas per malgrandigita kana-litero tsu lau la akutuala ortografio pri kana-litero.
En la komuna japana lingvo chi tiu silabo aperas nur antau konsonantoj k, s, t, p (en fremdaj vortoj ankau g, z, d, b) meze de la vorto, kaj oni elparolas ghin kiel longa konsonato de europaj lingvoj. Do, neniu vorto finighas per chi tiu silabo (escepte de pluraj interjekcioj kaj onomatopeoj) nek komencighas per ghi.



forlasitaj literoj

Chi tiuj 3 serioj da literoj estas ne uzataj en la akutuala ortografio escepte de la okazo, kiam la tria paro estas uzata kiel akuzativa partikulo "o".
Propre chi tiuj literoj montris respektive la silabojn wi, we kaj wo en la 10-a jarcento, kiam kana-literoj elpensis. Sed post kelkaj jarcentoj ili kunfluighis en la vokalajn silabojn i, e, o. Pro tio, la aktuala ortografio pri hiragana kaj katakana (Gendai Kanazukai) reguligita en 1946 forlasis chi tiujn 3 seriojn da literoj.
Cetere ankau partikuloj "wa" kaj "e" estas skribataj per la literoj ha kaj he malgrau tio, ke iliaj elparoloj diferencas de chi tiuj literoj. Tio estas kauzita de ilia estinta elparolo kaj gramatika gradeco.




Pri la skribado en chi tiuj paghoj

Al la Hejmpagho


skribita de ISIDA Satosi

ishato@tt.rim.or.jp

la 22-an de Novembro, 1997
(modifita en la 11-a de Majo, 1999)