Japana lingvo estas skribata per du specoj da literoj:
kanji (chinaj literoj) kaj kana.
Kaj kana, kiu estas japana propra literaro,
havas du variojn:
hiragana, kies formo estas ronda,
kaj katakana, kies formo estas anguleca.
Kanji estas uzataj por skribi senshanghan parton
de vortoj gramatike sendenpendaj:
nomoj, adjektivoj, verboj kaj adverboj.
Hiragana estas uzataj
por skribi sufiksojn kaj partikulojn,
kaj katakana estas uzataj
precipe por skiribi fremdajn vortojn.
La ortografio de japana lingvo estas regukigita aparte
pri kanji kaj kana.
Sed per kiu el ili oni devas skribi certan vorton
estas reguligita ne perfektive.
Ekzemple la saman vorton unu skribas per kanji,
kaj alia per hiragana,
kaj ambau ili ne estas eraraj.
Do, unuj diras, ke japana lingvo precize ne havas plenan ortografion.
Kanji, kiuj devenas de Chinio,
estas unu el antikvaj ideogramoj
kaj estas unu sole uzataj ech en moderna tempo.
Oni diras, ke ili alportis al Japanio en la 5-a jarcento.
Ghis tiu tempo loghantoj de Japanaj Insuloj ne havis literojn
por skribi sian lingvon.
Kompreneble kanji estas propre elpensitaj
por skribi chinan lingvon,
do ili ne estas konvenaj por skiribi japanan lingvon,
kiu havas lingvan strukturon tute diferencan de china lingvo.
Sed ghis la 8-a jarcento japanoj inventis
manieron skribi japanan lingvon per kanji.
Unue ili aplikis al chiu kanji
homologan japanlingvan vorton.
Pro tio, en japana lingvo chiu kanji havas
du serioj da legmanierojn:
unu nomata "on", kiu prezentas chindevenan sonon,
kaj la alia nomata "kun",
kiu prezentas propran vorton en japana lingvo;
chi tiu duseriaj legmanieroj estas uzataj
ankau en moderna japana lingvo.
Ekzemple jena litero estas unu kanji, kia signifo estas "oriento".
En japana lingvo ghi havas du varian legmanieron.
Unu estas "tô":
ghi estas on, kiu devnas de malnova chinlingva sono (en moderna china lingvo: "dung").
La alia estas "higashi": ghi eatas kun, kiu estas propra vorto en japana lingvo.
Due japanoj komencis alpreni nur sonon
de chiu kanji ignorante ghian ideon
kaj apliki ghin al chiu sono de japanlingvaj vortoj
kiel fonetikaj literoj
kaj vicigi chiujn literojn lau la vortordo de japana lingvo.
Per tio japana lingvo povighis skribi sole per kanji.
"Man'yôshû"
redaktita en la 8-a jarcento,
kiu estas la plej malnova poetaro en Japanio,
estas skribita per chi tiu maniero.
Jen estas poeto de unu chambelanino nomita
Nukata no Ôkimi (Sinjorino de Nukata):
Tiujn kanji uzatajn kiel fonetikaj literoj
oni nomas "man'yô-gana".
Iom pli poste japanoj uzis partojn au kursivojn
de man'yô-gana por prezenti silabojn de japana lingvo,
kaj chirkau en la 10-a jarcento elfarighis
la japanaj propraj literoj, kana;
hiragana devenas de kursivoj de kanji
kaj katakana devenas de iliaj partoj.
Per tio japanoj povighis skribi sian lingvon lauvole,
kaj japana klasika literaturo prosperis.
Komence oni havis multvariajn kana al chiu silabo,
sed pli malpli frue ili estis reduktitaj en 48 literojn,
kiu estas la nombro de la chefaj silaboj de japana lingvo.
La liston de hitagana kaj katakana
mi prezentas en chi tiu pagho.
En la fino de la 19-a jarcento
la registaro de Imperiestro Meiji
reguligis ortografion pri kana
bazite sur la uzado en klasikaj verkoj.
Tamen chi tiu ortografio multe diferencas
de elparolo en moderna japana lingvo.
Ekzemple, kiam ni skribas "a-fu-gi"
per chi tiu ortografio nomata "la tradicia ortografio",
ni devas legi ghin "o-o-gi"(ventumilo).
Char oficialaj au juraj dokumentoj estis faritaj
lau la klasika gramatiko,
kiu treege diferencas de moderna parola lingvo,
por popolo ili estis apenau nekompreneblaj.
Plue uzado de multegaj nombroj da kanji
estis tro komplika.
Pro tio oni plurfoje ekzemenis plibonigon de la ortografio
kaj limigon de uzado de kanji.
Sed ili efektivighis fine post la Dua Mondmilito.
Japanio malvenkis tiun militon kaj estis okupita
de la armeo de la aliancaj regnoj, chefe de usona aremeo.
La okupanta armeo postulis al la japana registaro
"demokratiigon" en diversaj kampoj.
Ankau "reformo pri la lingvo" estas unu el ili.
En la 3-a de Novembro, 1946,
"la Konstitucio de Japanio" estis proklamita
(efektivigita en la 3-a de Majo, 1947);
ghi estas la unua legho farita lau moderna parollingva gramatiko
kaj skribita per kanji kaj hiragana,
sed ankorau ghi estis skribita lau la tradicia ortografio.
En la 16-a de Novembro, 1946,
la registaro proklamis ortografiojn
pri kanji kaj kana
kiel avizioj de la kabineto.
La ortografio pri kanji estas nomita
"Tôyô-kanji-hyô"
(la tabelo de kanji por kuranta uzo).
Ghi estas la tabelo de 1850 literoj da kanji
elektitaj por uzo en juraj au oficialaj dokumentoj,
gezotoj, jhurnaloj kaj gheneralaj sociaj agadoj.
La avizio ne permesis uzon de literoj eksteraj de la tabelo;
per tio oni celis limigon kaj faciligon de uzo de kanji.
Tamen ankau kritiko kontrau tiu limigo ne estis malgranda.
Pro tio, la registaro proklamis la novan tabelon nomata
"jôyô-kanji-hyô"
(la tabelo de chiamuzaj kanji) en 1981
kaj moderigis la limigon.
En 1948 la registaro proklamis
la tebelon de legmanieroj de chiu kanji.
Ankau chi tiu tabelo celis limigon de uzo de kanji
per forigi malfacilajn legmanierojn.
En 1949 la tabelo de literformo de chiu kanji
estis proklamita.
En chi tiu tabelo oni alprenis pli simplan literformon
al pluraj komplikaj literoj;
sed ghi estas efika nur kontrau japana lingvo.
Kvankam la registaro de China Popola Respubliko
proklamis tabelon de simpligitajn literojn
(nomata en china lingvo
"jiantizi") en 1964,
tamen ghi estis praktikita aparte de Japanio.
Krome en Tajvano (China Respubliko)
kaj Korea Respubliko (Suda Koreio)
simpligitaj literoj ne estas uzataj en oficialaj dokumentoj.
Pro tio formoj de pluraj literoj estas malakordaj
inter tiuj regnoj malgrau tio,
ke ili propre estis akordaj.
Cetere la registaro de Korea Popoldemokratia Respubliko
(Norda Koreio) chesis uzi chinajn literojn (kanji).
La ortografio pri kana proklamita en 1946
estas nomata "Gendai-kanazukai"
(la ortografio pri kana en moderna japana lingvo).
Chi tiu ortografio estas bazita sur elparolo
de moderna parola lingvo
kaj aplikata ghenerale krom klasikaj tekstoj.
Per tiu reformo oni povis plifaciligi
skribadon de japana lingvo ol iama tempo,
tamen malgrau tio japana lingvo povus esti
unu el la plej malfacilaj lingvoj pri skribado kiel kutime.
Kiel menciite supre ghi estas skribata
per diversspecaj literoj: kanji,
hiragana, katakana,
iufoje arabaj au romanaj ciferoj
kaj ech latinaj alfabetoj,
kaj ilia uzado estas nechiam fiksitaj.
Jen estas teksto lau akutualaj ortografioj:
Propre japana lingvo estas skribata vertikale de dekstra linio.
Post la Dua Mondmilito la registaro alprenis
demaldekstran horizontalan skribadon
por fari oficialajn dokumentojn.
Nun multaj dokumentoj ghenerale estas skribataj horizontale,
sed plejmulto de gazetoj kaj literaturaj verkoj
estas skribataj vertikale.
Cetere malgrau pluraj opinioj oni ne alprenas latinan alfabeton por skribi japanan lingvon. Pri tio bonvole vidu chi tiun paghon.
skribita de ISIDA Satosi:
ishato@tt.rim.or.jp
la 5-an de Februaro, 1998