Subteraj fervojoj en Tokio

SUBTERAJ FERVOJOJ
(chikatetsu)


Se vi volus veturi en Tokio, la plej oportunaj estus subteraj fervojoj. Japanoj nomas ilin "chikatetsu".

En 1927 2,2 km da sekcio inter Asakusa kaj Ueno estas malfermita. Ghi estas la unua subter-fervoja linio en Tokio, kaj ankau en Japanio. Post tio, kontinue pluraj linioj estas malfermitaj, kaj nun la sumo de ilia longeco estas 248,7 km (en 1998).

mapo de subter-fervojoj
mapo de subter-fervojoj en Tokio
(de Subter-fervoja Korporacio)

Subteraj fervojoj en Tokio estas administrataj de du regioj.
Unu estas Subter-fervoja Korporacio, kies nomo en japana lingvo estas Teito Kôsokudo-kôtsû Eidan (Rapid-transporta Korporacio Chefurba), kaj popoloj en Tokio nomas ghian liniojn "Eidan-chikatetsu" (Korporaciaj Subter-fervojoj).
La alia estas Transporta Buroo de Municipo Tokio (la gubernio Tokio), kies nomo en japana lingvo estas Tôkyô-to Kôtsû-kyoku, kaj oni nomas ghiajn liniojn "Toei-chikatetsu" (Minicipaj subter-fervojoj).

Teito Kôsokudo-Kôtsû Eidan (Subter-fervoja Korporacio) estas fondita en 1941 sub milita reghimo. Propre eidan estas korporacioj fonditaj de Japana Shtato kaj privataj entreprenoj por regulado de ekonomio sub la milito. Dum la milito pluraj eidan estis fonditaj por provizi loghejojn kaj nutrajhojn, administri materialojn, ktp. Ankau Subter-fervoja Korporacio estas unu el ili.
La unua subter-fervoja linio estas malfermita de privata entrepreno, kaj pluraj entreprenoj projektis konstrui subter-fervojajn liniojn. La celo de fondo de Subter-fervoja Korporacio estis unuigo kaj regulado de enurba trafiko en Tokio. Post la milito chiuj eidan estas disigitaj escepte de Subter-fervoja Korporacio, kiu estas reorganizita en region fonditan de Japana Shtata Fervojo (JNR) kaj Municipo Tokio. (Cetere, post 1987, kiam Japana Shtata Fervojo estas dividita en 7 privatajn entrepremojn nomatajn "JR", ghi estas komandita de la shtato kaj Municipo.)

La dua subter-fervoja linio estas malfermita en 1954, kaj ankau aliaj linioj estis konstruataj. Kun la disvolvigho de rekonstruado kaj kreskado de la urbo, Tokio bezonis pli rapidan bontenadon de trafiko. Pro tio, ankau Municipo Tokio mem alighis al la konstruado de subteraj fervojoj. En 1960 la unua linio de Municipo estas malfermita.

Post tio, chi tiuj du regioj kune konstruas kaj administras la subterajn fervojojn en Tokio. En 1998 Subter-fervoja Korporacio administras 8 liniojn, kaj Municipo 4 liniojn.
Ili konsistigas densan reton en la urbocentro. Sur la linioj multegaj trajnoj estas veturigataj en chiu 3 au 8 minutoj.
En 8 liniojn el ili trajnoj rekte eniras de JR kaj pluraj privat-fervojaj linioj de chirkauurbo. Tio estas partikula karaktero de fervojoj en Tokio. Pro tio oni povas veturi senshanghe de cirkauurbo al la urbocentro. Tio montras grandan efikon de transporto de grandvolumaj pasagheroj.

Se vi volas iri al ia loko en la urbocentro de Tokio, mi konsilas al vi, ke vi veturu per subteraj fervojoj. Char per ili vi povas veturi al preskau chiu loko en la urbocentro. Subteraj fervojoj estas la plej oportunaj trafikiloj en Tokio.

Al la oficiala pagho (en angla lingvo) de
Subter-fervoja Korporacio
(Teito Rapid Transit Authority)


reiras


skribita en la 29-a de Augusto, 1997
(modifita en la 28-a de Februaro, 1998)