TOKIO, la chefurbo de Japanio, sin lokas en sudorienta parto de Honshû, kiu estas chefa kaj la plej granda insulo el Japanaj Insuloj. Ghi frontas al la plej profunda parto de Tokia Golfo (Tôkyô-wan), kiu malfermighas al Pacifika Oceano. Post la urbo vastighas fekunda Kantoa Ebeno (Kantô-heiya), kiu estas la plej vasta ebeno en Japanio.