Yasukuni-jinja

Yasukuni-jinja Yasukuni-jinja, kiu sin lokas che Kudan, nordokcidente de la Kastelo (Imperiestra Palaco), estas tre fama shintoisma templo (jinja) iom speciala.

Ghi estas fondita en 1869 pro intenco de Imperistro Meiji por apoteozi soldatojn mortintajn en la civila milito en 1868 (la Milito en la jaro Boshin: "boshin" estas la nomo de la jaro 1868 lau la tradicia regulo). En la komenco ghi estis nomata "Shôkonsha" (la sankta kapelo por mortintaj soldatoj) kaj en 1879 ghia nomo estas shanghita en "Yasukuni-jinja". Ghia nomo "yasukuni" signifas "Pacigu la patrujon."

Shintoismo (shintô) estas propra religio de japanoj kaj ghi estas tipa politeismo. Ghenerale en chiu shintoisma templo oni apoteozas proprajn diojn: ekzemple en Ise-jingû en la guberinio Mie oni apoteozas la diinon Amaterasu-ômikami, kiu estas la diino de la suno kaj rigardata kiel la prapatrino de la Imperiestro. Pro tio Ise-jingû estas rangita kiel la plej alta en chiuj shintoismaj temploj.
Tamen en Yasukuni-jinja oni apoteozas ne proprajn diojn sed soldatojn mortintajn en bataloj por Imperiestro kaj la shtato. Do ekde la milito en Boshin, kiam Japanio militis, chiam plimultighis soldatoj apoteozitaj en Yasukuni-jinja: en la dua civila milito en 1877 nomata Milito en Seinan (Sudokcidenta Japanio) kaj internaciaj militoj kontrau Chinio en 1894-95, kontrau Rusio en 1904-05, refoje kontrau Chinio ekde 1931, ktp... Ghis la malvenko al la Dua Mondmilito en 1945 tre multaj soldatoj mortis en bataloj por Imperiestro kaj la shtato kaj estas apoteozitaj en Yasukuni-jinja kiel protektaj dioj de la shtato.

Pro tio Yasukuni-jinja estis profunde respektita de sinsekvaj imperiestroj, Meiji (Mutsuhito), Taishô (Yoshihito) kaj Shôwa (Hirohito), kaj zorgoplene protektata de Imperia Armeo. Sub la Konstitucio de Meiji (la Konstitucio de Granda Japana Imperio) de 1889 oni donis al ghi la specialan pozicion kiel unu el la plej gravaj shtataj institucio. Kompreneble por familianoj de chiu mortinta soldato ghi estis tre kara, char tie iliaj filoj au fratoj estas apoteozitaj. Do, ghi estis respektita ankau de la popolo.
Pligrandigho de la milito kontrau Chinio, kiu komencighis en 1931, fine kondukis Japanion al la milito kontrau Usono kaj aliaj nacioj, t.e. al la Dua Mondmilito. En tia cirkonstanco oni taksis Yasukuni-jinja pli alte ol antaue. Tiam jena kanto estis tre populara (ech nun ghi estas tre konata kaj ofte kantata):

Vi kaj mi estas floroj de sakura en sama printempo,
Kiuj floras en la sama ghardeno de la mararmea lernejo.
Kiam ni ekfloris unufoje, ni estas plene pretaj al fali.
Nu, ni falu senhezite en batalo por la patrujo.

Vi kaj mi estas floroj de sakura en sama printmpo.
Ech se ni mortos en apartaj batalejoj unu for de alia,
Ni revidu en la ghardeno de sopirita Yasukuni-jinja
Kiel floroj sur la sama brancho de arbo de sakura.

** propra teksto en japana lingvo:
Kisama to ore to wa dôki no sakura.
Onaji Heigakkô no niwa ni saku.
Saita hana nara chiru no wa kakugo.
Migoto chirimashô Kuni no tame.

Kisama to ore to wa dôki no sakura.
Hanare-banare ni shinô tomo,
Hana no Miyako no Yasukuni-jinja,
Onaji kozue ni saite aô.
---"Dôki no sakura" (Floroj de sakura en sama printempo):
teksto de SAIJÔ Yaso, muziko de ÔMURA Yoshiaki
*Rim.: la arbo sakura estas proksima al la cherizarbo. Ghiaj floroj plenfloras en chiu printempo, sed ghia sezono por floroj estas mallonga, kaj samtempe la foloroj falas. Ghi ne fruktas.

"Ni revidu en Yasukuni-jinja!"--- en la fino de la milito soldatoj reciprokis tian promeson kaj atakeliris por senesperaj bataloj. Kaj plejmulto el ili ne revenis viva.
En la 15-a de Augusto, 1945, Japanio malvenkis al la milito.

Post la milito, sub la Konstitucio de Japanio de 1946 (la aktuala konstitucio), Yasukuni-jinja deighis de la protekto de la shtato kaj farighis unu sendependa religia organizo. Char gheneralighis la opinio kontrau shtata shintoismo kunligita al militalismo, kaj la konstitucio reguligis la apartigon de politiko kaj religio.

Tamen la socia pozicio de Yasukuni-jinja estas malstabila.
Unuj el konservativaj politikistoj kaj familianoj de la mortintaj soldatoj deziregas la protekton al Yasukuni-jinja de la shtato. Char ili opinias, ke apoteozi soldatojn mortintajn en bataloj por la shtato estas natura kaj nepra devo por la shtato.
Sed aliaj firme malaprobas tion. Char ili opinias, ke shtata shintoismo kunligita al militalismo kondukis Japanion al la mizera milito kaj malvenko, kaj ke Yasukuni-jinja estas la simbolo de tia shtata shintoismo. Krome popolo en Chinio, Koreio kaj sudorient-aziaj landoj, kiuj estis invaditaj de Japanio ekde la fino de la 19-a jarcento, havas singardeman senton al reekspertizo pri Yasukuni-jinja en japanoj.
Pro tio la opinioj de popolo pri Yasukuni-jinja estas deversaj. Char la demando, kian pozicion ni donos al Yasukuni-jinja, havas intiman rilaton kun la demando, kiel ni eksperitizos la historion de la militoj de Japanio en la moderna epoko.

En chiu Aprilo floroj de sakura floras plene en la ghardeno de Yasukuni-jinja. Ili prezentas la soldatojn mortintajn en la milito.

Al la oficialaj paghoj de Yasukuni-jinja
en japana lingvo
en angla lingvo



revenos al la unua pagho de "Kien ni iros?...;

la 21-an de Septembro,1999
skribita de ISIDA Satosi